Kie estas la “interna ideo” inter la plejparto de la esperantistoj, la ĉefaj kaj subaj organizaĵoj, kaj iliaj membroj? Krom helpo fare de kelkaj individuoj, mi ne vidas tion.
Ni pensis pri formi grupon por malliberuloj kaj tiuj, kiuj volas subteni nin, aŭ kiuj scivolas pri nia situacio. Ekzistas esperantistaj malliberuloj en aliaj lokoj. Sed estas kelkaj obstakloj.